Bonvenon al la Esperanto Radio Arkivo. Bonvolu legi la sekvajn demandojn, se vi deziras scii plu pri la servo. (FAQ in English)
Kio estas la Radio Arkivo?
La Esperanto Radio Arkivo estas listo kaj kolektaro de son-dosieroj en MP3 formato. La programeroj estas aŭ Esperanto-lingvaj aŭ pri la Esperanto lingvo. La retadreso estas http://radioarkivo.org
.Kial ekzistas la arkivujo?
Tiu ĉi arkivujo ekzistas ĉar kelkaj radiostacioj ne funkciigas siajn proprajn ret-arkivujojn. Ni celas doni al Esperantistoj kapablon por aŭskulti laŭvole programerojn; ne nur dum viva elsendo.
Ekzemploj:
Kie mi povas lerni plu pri radio en Esperanto?
Legu la jenajn paĝojn:
Kie mi povas lerni plu pri radio ĝenerale?
Nia amiko kaj kunlaboranto, Andreas KÜCK, verkas sian retpaĝon pri radio. Vizitu: http://www.akueck.de/eodx.htm#i03
Mi deziras aŭskulti dosieron, kiu estas listita, sed ne tuj havebla. Kiel mi povas elŝuti ĝin?
Simple skribu al mi retpoŝte. Mi trovos la dosieron kaj enmeti ĝin en la arkivujon.
Kiel mi povas serĉi specifan gaston aŭ temon? Kiel mi uzus la serĉilon?
Sur la ĉefa paĝo estas serĉil-kampon. Tajpu frazeton aŭ nur unu vorton kaj klaku butonon "Serĉu". Tielmaniere, vi povos serĉi tra la kolektaro gastojn, temojn, aŭ novaĵojn. Legu Serĉ-konsilojn
Helpu min plibonigi la serĉilon per viaj program-notoj. Sendu al mi viajn priskribojn, notojn, ktp, kaj mi enmetos en la datumbazo.
Ĉu ekzistas aliaj arkivujoj?
Jes.
Mi estas elsendanto, kaj gravas al mi sciiĝi pri mia aŭskultantoj. Kiel mi povas numerigi ilin?
Ni komprenas kiel grava estas tian informon por Esperant-lingvaj radio-elsendantoj. Radioarkivo.org kreis raportilon, kiun vi povas uzi por numerigi viajn aŭskultantojn ĉe Radioarkivo.org.
Klaku: Raporto pri elŝutado
Mi produktas Esperantlingvan radioprogramon aŭ Esperantteman radioprogramon. Ĉu mi povas sendi al vi miajn programerojn por enhavi en vian arkivujon?
Tutcerte! Bonvolu sendi al mi retpoŝtan mesaĝon, kaj ni aranĝos tion.
Mi havas aliajn Esperantajn radioprogramerajn sondosierojn aŭ sonbendojn, ktp. Ĉu vi deziras havi ilin?
Jes! Bonvolu sendi al mi retpoŝtan mesaĝon, kaj ni aranĝos transkopion, interrete aŭ poŝte. Mi povas akcepti kompaktajn diskojn (KD), Sony-MiniDiskojn (MD), kasedojn, komputil-dosierojn, ciferajn son-bendojn (DAT; angle: digital audio tape)
Mi deziras rapide scii kiam vi aldonas novan programeron. Ĉu vi havas informliston, kiun mi povas aliĝi?
Jes! Bonvolu sendi retpoŝtan mesaĝon al radioarkivo-subscribe@yahoogroups.com. Kiam alvenas konfirm-mesaĝon, respondu al ĝi kaj vi tuj ricevos bonven-mesaĝon. Poste, vi aŭtomate rivecos anoncojn kiam novaj sondosieroj enarkiviĝas.
Vi ankaŭ povas uzi RSS-legilon por rapide sciigu pri novaj sondosieroj kaj aktualaĵoj. Legu sube respondon rilate al RSS.
Ĉu vi faras ŝanĝojn aŭ redaktas la programerojn?
Ne, kaj jes. Mi neniam forviŝas enhavaĵojn. Sed, mi ofte plialtigas la sonnivelon, redukigas bruon, ktp.
Mi trovis teknikan aŭ gramatikan eraron en via paĝaro.
Mi ne supriziĝas. Bonvolu sendi al mi retpoŝtan mesaĝon pri la eraro.
Ĉu vi laboras sole?
Ne. Kelkaj el la elsendantoj aktive sendadas al mi programerojn. Kelkaj aŭskultantoj sendis al mi priskribojn. Mike LEON, de Novzelando, regule sendas al mi priskribojn por Radio Vatikana. Emilio CID, el Brazilo donis al mi permeson por enstokigi en sia interreta servilo programerojn de Radio Rio de Janerio, Radio Polonia kaj Ĉina Radio Internacia.
Mi volas helpi. Kiel?
Vi povas sendi al mi viajn kolekitajn arkiverojn.
Ankaŭ skribu programajn notojn kaj priskribetojn. Vidante elsendo-detalojn, klaku la ligilon redaktu kaj enmeti gasto-nomon, notojn, kaj temojn. Tio ja helpos kiam oni serĉos per Google aŭ nia serĉilo.
Mi ankaŭ ŝatas muzikon. Kie mi povas aŭskulti Esperanto-muzikan radion?
Vizitu la paĝon kreitan de Tony FREEMAN, http://www.radio-esperanto.com
Kio signifas "RSS" kaj "XML" apud la Novaĵo kaj Freŝaj Dosieroj ligiloj?
RSS estas maniero per kiu oni povas sciiĝi pri novaj aferoj ĉe retejoj. Oni devas uzi RSS-legilon kaj abonu (senpage) kanalon. Aliĝu RSS-kanalon de Radioarkivo.org kaj tuj informiĝas pri novaj enarkivigitaj sondosieroj kaj novaĵojn. Por aboni al la Radioarkivo.org RSS kanalo, uzu la jenan adreson:
http://radioarkivo.org/rss.xml
Legu pri RSS en la Vikipedio:
http://eo.wikipedia.org/wiki/RSS
Elŝutu senpagan RSS-legilon:
http://www.rssreader.com
http://www.feedreader.com
Kiu estas Lumulo Brilado?
Ĝi estas kromnomo, kiun mi uzas en Yahoo-grupoj, babilejoj, ktp. Mi vere nomiĝas Scott REDD, el urbo Omaha, ŝtato Nebrasko, Usono.
Mi havas aliajn demandojn, kiuj ne aperas en ĉi tiu listo.
Bonvolu sendi al mi retpoŝtan mesaĝon, kaj mi respondos al vi.